enwilson ([info]enwilson) wrote,
@ 2007-06-02 08:20:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend  Next Entry
Current mood: cheerful

Pri Mi
Mi forgesis rakonti pri mi antaŭ.  Sed anstataŭ respondi al la demandoj rekte, nun mi estos danci ĉirkaŭ kelkaj da normaj "blogemaj" demandoj:

Haro: Jes.  Sur mia kapo, anstataŭ mia dorso.

Okuloj: Du...aŭ kvar (kun okulvitroj).

Pezo: Tro multa.

Aĝo: Se oni kredas ke 50 estas la nova 30 (ligo en angla), tiam baldaŭ mi estos 18 jaroj denove!  Ĉu tiam mi povos rekomenci rendevuanta gimnaziaj knabinoj?  Ne, ne, ne...forgesu ke mi diris ĝin.

Jes, mi estas maljuna viro al la geviroj sub 30 jaroj. Estas ĉagrena stato, mi konas.

Plej Ŝatata Muziko: Kvankam mi mokas la junulojn de la 1960-a jardeko (damne, eks-floraj infanoj!), mi konfesas ke mi ŝatas ilian muzikon (Beatles, Neil Young, Bob Dylan, ktp). Ankaŭ, mi trovis Boris Grebenŝĉikov-on kelkaj da jaroj antaŭ (liaj KD-oj estus tre malfacila trovi ĉi tien sen la interretbutikoj), kaj mi ŝatas kelkajn da ĵazmusikistarojn de antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito.

Aliaj Lingvoj: Angla (sed mi akiris ĝin senkoste (naskiĝis en Usono)), malmulte da hispana (lasta kurso: pli ol 15 jaroj antaŭ; mi memoras sufiĉe timigi la infanojn).

Ĉu estas sufiĉe?  :)




Create an Account
Forgot your login or password?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…